Saluton! Mi nomiĝas “Conexión”, monata revuo de la asocio “Convergenza delle Culture” de Torino (Italio). Mi naskiĝis la 31an de majo 2006, kiam oni registris min, kiel vi povas legi sur la kovrilo. Naskis min volontuloj de la Homara Movado, opinifluo bazita sur la filozofio de la Nova Humanismo.
La volontulojn kiuj konsistigas la redakcian teamon gvidas aspiroj je interetna tutmonda paca kunvivado; tial, ĉiumonate sur miaj paĝoj oni legas pri neperforto kaj iniciatoj de samcelaj torinaj asocioj; ĉiufoje, mi enhavas ankaŭ informojn kaj kuriozaĵojn pri malsamaj alilandaj kulturoj, konsiderojn pri homaj rajtoj kaj proponojn por stimuli pozitivajn interhomajn rilatojn, bazitajn sur reciproka respekto kaj solidareco. Kiel ĉefan celon, miaj kreintoj asignis al mi la rilatojn inter la homoj de malsamaj kulturoj. Do mi agadas kiel agrega kaj informada ilo, kiun homoj utiligas por interŝanĝi sentojn kaj opiniojn, plani kaj realigi iniciatojn, kunigante ĉies fortojn kontraŭ perforto, diskriminacio, antaŭjuĝoj, netoleremo, negativaj sentoj kiuj pli-malpli kaŝe cirkuladas en la torina socio kaj alie. Miaj kreintoj kaj nunaj redaktoroj estas volontuloj, tre malsamaj laŭ aĝo kaj kulturo, kiuj plej atente kaj ameme konstruas ĉiun mian paĝon, strebante al maksimuma disvastigo kaj efiko de tiom gravaj mesaĝoj. Sekvas la distribuado, kiu tute ne estas simpla laboro: pluteni aŭ estigi kontaktojn kun homoj, kies vivo tre ofte konsistas el ĉiutaga plenumado de urĝaj, neprokrasteblaj okupoj. Daŭra devigo esti konstantaj kaj koheraj, neniam rezigni kiam prezentiĝas praktikaj aŭ interrilataj malfacilaĵoj. Neŝancelebla fido je aliaj homoj, senlace celantaj al plibonigo de si mem kaj de sia loĝloko. De ĉio ĉi mi estas parto kaj perilo. Mi atendas vin!
|